Saturday, July 17, 2010

Kiel konservi freŝan frukton aŭ kiel konservi junan amon ....

(iutempe en majo, 2038)
Ghama Vajskof laŭtvoĉe vokas al sia fratino Tama, kiu estas okupata, kisante ŝian amanton, la bonaspekta najbara knabo Kazuo, en la vestiblo de la domo de la familio Vajskof:
"Hej, Tama! Venu kaj vidu mian novan inventaĵon!"
Tama kaj Kazuo ĉesas kisadon kaj tuj envenas la dormĉambron de Ghama, kies manoj direktas iliajn okulojn al kiosko kun vitraj pordo kaj muroj.
"Jen mia nova inventaĵo: la tempo-haltigilo!" anuncas Ghama.
"Tempo-haltigilo?" demandas konfuzata, nekredema Kazuo.
Tama diras, "Bananon sur tablo en ĝi mi vidas." Ŝi demandas, "Kiom da tempo la banano ripozas sur la tablo?"
"Du monatoj," respondas Ghama, kiu malŝaltas la tempo-haltigilon per regilo en sia dekstra mano, prenas la bananon el la ilo kaj porciumas ĝin inter si, sia fratino kaj Kazuo. Ĉiu el la triopo manĝas. La okuloj de Tama kaj Kazuo grandiĝas pro la freŝeco de la bananeroj.
"Ŭaŭ! Kia freŝa gusto!" diras Tama.
"Ja!" samopinias Kazuo.
"Mi feliĉas!" Ghamas diras ridetante. "Ĉi tio estas sendube mia plej bonega inventaĵo!" Post momento ŝi metas la regilon sur sia lito kaj diras, "Bonvole atendu ĉi tie. Mi devas iri al la necesejo."
Tuj kiam Ghama eliras la dormĉambron, larĝe ridanta Tama prenas la regilon malgraŭ riproĉo de Kazuo: "Ne bonas preni tion sen la permeso de via pli juna fratino."
"Boba babo, ĉu vi la eblecon de ĉiama amoro ne vidas?" kontraŭas Tama. "Rap! En la kioskon!"
Kazuo ridetas kiam li ekkomprenas, kaj eniras la tempo-haltigilon kun Tama.
Post kvin minutoj Ghama revenas al sia dormĉambro kaj preskaŭ ŝirkriegas kiam ŝi vidas Taman kaj Kazuon en la tempo-haltigilo, tenante manojn kaj amorveke kisante sen ia movado. La regulon ŝi vidas en poŝo de la pantalono de Tama.
"Bobaj baboj!" ŝi koleriĝe kriegas, "Nu, kiu el vi estas la plej stulta idioto?" Ghama pensas pri tio kaj decidas, ke la respondo al ŝia demando estas Tama, "ĉar Kazuo neniam uzas sian cerbon por io, sed Tama ĉiam rapidege elpensas ian ideon sen koncerno pri la konsekvencoj!"
Post 70 jaroj, en la jaro 2108, post pluraj klopodoj de Ghama, la gepatroj de Tama kaj Ghama (la D-roj Vajskof) kaj aliaj scientistoj, la tempo-haltigilo finfine perdas potencon kaj ĉesas funkcii.
Tama kaj Kazuo ĉesas kisadon kiam ŝajnas al ili ke Ghama kolere rigardas ilin. La knabino ekster la kiosko samaspektas kiel Ghama: longa malhelblua haro, brunaj okuloj, kaj portanta blankan ĉemizon kaj malhelbuan pantalonon, tute samkiel Ghama.
La vizaĝo de Tama ruĝiĝas kiam ŝi elvenas la tempo-haltigilon kaj diras je timema rido, "He-hej, Ghama! Vi scias, ke mi ne povas rezisti tenton!"
"BOBA BABO, MI ESTAS LA NEPINO DE GHAMA!" kriegas la knabino!
Tama ne kredas ŝin. "Vi ŝercas, Ghama!"
Tuj post tio, kano batis Taman sur la kapo. Ŝi krias, "Kiu diable min batis?"
"Mi, boba babo," diras maljunulino, " via okdekunu-jara fratino Ghama. Bonvenu al la jaro 2108!"

Tuesday, July 13, 2010

La Pridemando -- 13an de julio de 2010 (0001)

Iutage en Majo, 2038 --

Kunpremate kiel katoj ĉe angulo kontraŭ kruela hundo, fratinoj Tama kaj Ghama VAJSKOF kunsidas en pridemanda ĉambro ĉe la Eŝt-arbara Policejo dum la Policestro furore gruntas demandojn kaj opiniojn.

"Kia neĉesa ĝeno venas el ĉi tiu duopo!" pensas la Policestro. "Ili belaspektas kaj ordinare sin kondutas ĝentile, sed..." Pugnigante la manojn, li ekdiras laŭte je hazardo,­ "ĉiusemajne ili detruas ion grandan aŭ iel maltrankviligas la komunumon!"
La videbla montro de kolero igas Ghaman ektremantan preni la brako de sia fratino, kiu baraktas kaj diras, "Forlasu min!" Ghama forlasas la brakon de Tama kaj eklarme kriegas, "Nenion mi faris ĉifoje!"

"Silentu!" elkrias la Policestro. "Vi kune detruis du konstruaĵojn en la urbocentro per potencega raketo, alifoje grandigis formikojn, kiuj kaptis kaj manĝis hejmbestojn kaj preskaŭ detruis la tutan urbon, tiam antaŭnelonge vi hazarde neebligis la tutlandan defend-sistemon pro provo de teleregilo, kiun vi kredis, estis por hejmelektroniko, sed vere estis prototipo kreita de via patrino por regi la menciitan defend-sistemon...... kaj dank' al vi nia amata nacio Zamenio estis preskaŭ detruita de fremdalanda atako!"

Ankaŭ Tama nun tremetas, sed ŝi iel levas sin, fiksrigardas la Policestron kaj diras, "Disciplinon ni ricevis pro ĉiu fiagaĉo! Do, kial vi kondukis nin
ĉi tie kiam ni ne faris ion punindan
hodiaŭ?!"

La Policestro paŝas, paŭsas, tiam fine respondas ridete, "Mankas krimoj, tial mi decidis pridemandi vin por mia amuzo!"