Tuesday, August 10, 2010

(003) Reveno de l'futuro! Tama duopiĝas!

En la lasta rakonto, Tama kaj sia najbara amanto Kazuo eniris la tempo-haltilon, kion Ghama kreis kaj sukcese provis. Bedaŭrinde, Tama metis la regilon de la tempo-haltilo en sia poŝo, tial Ghama ne povis eltiri ilin.
Nu, eblas, ke historio kaj la futuro ŝanĝiĝos?

* * * * *
Ghama ŝirkriegas kiam ŝi vidas Taman kaj Kazuon en la tempo-haltigilo, tenante manojn, kisante sen ia movado.
"Bobaj baboj!" ŝi koleriĝe kriegas, "Nu, kiu el vi estas la plej stulta idioto?" Ghama pensas pri tio kaj decidas, ke la respondo al ŝia demando estas Tama, "ĉar Kazuo neniam uzas sian cerbon por io, sed Tama ĉiam rapidege elpensas ian ideon sen koncerno pri la rezulto! Kaj nun mi vidas la regulon en ŝia poŝo!"
Tuj post tio, helbrila lumo ekaperas kaj surprizas Ghaman. Tama kaj Kazuo eliĝas el la malaperanta lumo, starante antaŭ Ghama, kiu kriegas, "Kio ĵus okazis?!"
"Ni ĵus revenis de l'futuro!" laŭte proklamas Tama, "Kaj mi portas informon pri kio okazos, mia fratino!"
Ghama ekprenas Taman ĉe ŝia ĉemizo kaj kriegas, "Ĉu tiu futuro prenas en konsideron ke nun estas du el vi kaj du Kazuoj?!"
"Hej, ŭaŭ!" ekkrias Tama kiam ŝi rigardas sin kaj Kazuon interne de la tempo-haltilo. "Via maljuna versio forgesis mencii ĉi tian eblan konsekvencon de nia reveno..."
"Eblas, ĉar mi ĉiam memoros, ke vi estas idioto!"
Kaj tiu ruĝhara idioto elprenas la regilon de la tempo-haltilon kaj malŝatas ĝin. La en-haltila duopo ĉesas kisadon kiam Ghama krias, "Bobaj baboj, vidu la rezulton de via fiuzo de la tempo-haltilo!"
Ĉiu Tama rigardas la alian kaj ĝoje ridetas dum unu kontrol-esploras la alian inverse. Tiam ili kunligas manojn kaj iliaj vizaĝoj alproksimiĝas.
"PERVERTINOJ, TION ĈESU!" ŝirkriegas Ghama. "Ne decas sinamorado!"
La Tama duopo rigardas unu la alian, tiam Ghaman, proklamante, "Mi trovis mian anim-amanton!"
Ghama rapide lev-elmetas kaj mallevas la manojn, tiam falas sur sian liton kaj plorkrias, "Mia Di', mi havas duoblan vidadon kaj duoblan kapdoloron!"