Wednesday, September 15, 2010

SAL-obea konversacio

Ghama VAJSKOF, ŝia najbaro TAKAYAMA Momoko kaj la nova alimonda lernantino KIVIKKO Ŝerendama eliĝas de la tramo kaj kunmarŝas hejmen.

Ghama demandas al Ŝerendama, "Ĉu vi sentas la mankon de estado sur via hejm-mondo Salobio?"
Ŝerendama respondas, "Tute ne, Ghama, sed mi ĵus memoris, ke mi forgesis diri al la fraŭlino Zaveska ke, en Esperanto, la nomo de mia hejmlando estas Salobeio."
"Pardonu min," Ghama petas, "ĉar mi forgesis, ke Salobeio estas via hejmlando, kaj Tegama estas via hejm-mondo."

Ŝerendama ridetas. "Jes ja!"

Demandas Momoko, "Kial Salobeio, kaj ne Salobio?"

Ŝerendama klarigas, "Ĉar la radiko salobe basiĝas el salobealingŭa radiko.
El la vorto salobe venas
salobena, la nomo de mia hejmlando;
salobesi, la nomo de mia popolo;
saloberse, la nomo de mia hejmlingvo;
salobekko kaj salobenen, du similaj a-vortoj,
kiujn oni Esperantigas kiel salobea...."

"Do," Momoko interrompas, "Kiun sal' obeas?
Kiel sal' obeas?"

Ŝerendama fiksrigardas Momokon, pensante momenton, tiam dirante, "Vi estas la sal' de la ter'. Se la salo perdas sian guston, ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj."

Ŝeri larĝe ridetas, la aliaj larĝe miretas :-)

* * * * *
_
_
_